Ervin Sinkó
Ervin Sinkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de oktobro 1898 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Apatin |
Morto | la 26-an de marto 1967 en Jugoslavio Zagrebo |
Tombo | Mirogoj |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Jugoslavio |
Familio | |
Edz(in)o | Irma Rothbart (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto poeto universitata instruisto |
Ervin Sinkó [ŝinkO], konata ankaŭ Ervin Šinko, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sinkó Ervin estis hungara-jugoslava verkisto, poeto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Spitzer Franjo.
Ervin Sinkó[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1898 en Apatin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Serbio), li mortis la 26-an de marto 1967 en Zagrebo (Jugoslavio, nuntempe en Kroatio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ervin Sinkó devenis el juda familio. Li lernis precipe en Szabadka, poste li faris plurajn laborojn, dum li aliĝis al la socialdemokratoj, sed tiutempe li debutis kiel poeto. Liaj poemoj aperis ekzemple en Népszava. Ekde 1917 li batalis en la 1-a mondmilito, poste li estis fondinta membro de la hungaraj komunistoj. Li estis tre aktiva en la hungara sovetrespubliko, poste li rifuĝis al Vieno. Inter 1926-1932 li vivis en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, poste en Parizo kaj Moskvo, sed liaj verkoj aperis ekzemple en Nyugat. En 1939 li moviĝis al Zagrebo, baldaŭ li estis partizano. Post la paco li vivis plu en Zagrebo, kie li membriĝis en Jugoslava Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Li fondis hungaran katedron en Universitato Novi Sad en 1959. Li havis edzinon kaj li ricevis premion en 1961.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Éjszakák és hajnalok (1916)
- A fájdalmas Isten (1923)
- A vasút. Riportregény az ifjúsági vasútvonalról (romano, 1948)
- Elítéltek (dramo, 1953)
- Optimisták. Történelmi regény 1918/19-ből, 1-2. (1953-1955; hungare: 1965)
- Don Quijote útjai. Esszék, tanulmányok, elbeszélések (eseoj, studoj, noveloj, 1975)
- Egy regény regénye. Moszkvai naplójegyzetek, 1935–1937 (1985, 2011)
- A hontalanság énekei (poemoj, 1999)
- Világirodalmi esszék. Hagyatéki írások, 1916–1939 (2006)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-09-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM69977;jsessionid=81B5F10E427C14ED990E12367266648E hungarlingva datenaro de muzeo